Bluaj tagoj, grizaj tagoj Kun la familio Nigraj noktoj, blankaj noktoj Tro multe da viskio Kaj realeca sent' Aperas dum moment' Kaj mi demandas min Kiam mi estas kun si Cu mi estas sola? Jes mi demandas min Kiam mi estas kun si Cu mi estas sola? Mi nur bonfartas en la kaoso Dum vivo frapas vange Mi nur felicas kiam mi ploras Cu ne estas strange? Jomart kaj Natasa Mi sopiras Teksto kaj muziko: Jomart kaj Natasa Mi sopiras kiam vi forestas Mi malbonas kiam vi apudas Ie restis niaj gajaj festoj Kiel hela kaj foira budo. Cu rimarkis vi ke malaperis Niaj sentoj? Nur kutimoj restis. Nur malbonaj kantoj en kajero. Nur leteroj varmaj kaj modestaj. Ni akiris multajn gravajn ajojn Cu memoras ni por kiu celo? Ni atingis altan vivetagon Sed ne hejmon havas ni, hotelon. Vi silentas, vi senvorta estas Nur rideto la vizagon ludas. Cu sopiras vi se mi forestas? Cu malbonas kiam mi apudas?